Ĉinaj kaj pakistanaj medicinistoj interŝanĝis spertojn |
2020-04-09 |
La 1-an de aprilo en la Pakistana Emirlanda Milita Hospitalo en la urbo Rawalpindi, Pakistano, ĉinaj medicinaj fakuloj senditaj de la ĉina registaro interŝanĝis spertojn kun pakistanaj medicinistoj por kontraŭbatali COVID-19. Ambaŭ flankoj diskutis pri la graveco de preventado de la epidemio, kaj pakistanaj medicinistoj opinias, ke la proponoj de ĉinaj fakuloj helpos ilin en la batalo. La 1-an de aprilo, Ma Minghui (meze), estro de ĉinaj medicinaj fakuloj, donacis gvidlibron pri preventado kaj kuracado de COVID-19 al Nigar Johar (dekstre), ĉefo de la Pakistana Emirlanda Milita Hospitalo. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |