Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komuna deklaro pri plifortigo de kunlaboroj en la batalo kontraŭ COVID-19
2020-04-09

La 2-an de aprilo, faris komunan deklaron la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj pli ol 230 partioj de pli ol 100 landoj. La deklaro montras, ke la epidemio de COVID-19 fariĝas la plej urĝa kaj plej severa defio al la homara sano, la mondaj paco kaj disvolvado. Ĝi alvokas, ke ĉiuj landoj donu unuaecon al la sekureco kaj sano de homoj, alprenu efikajn rimedojn por bridi la propagiĝon de la viruso, sin tenu je la konscio pri la homara komunumo de komuna estonteco, plifortigu internacian kunlaboron, subtenu kaj helpu unuj al aliaj kaj kunigu la tutmondajn resursojn kaj fortojn por venki la epidemion, kiu estas komuna malamiko de la homaro.


La deklaro montras ankaŭ, ke diversaj landoj devas plue starigi la koncepton de la tutmonda administrado pri kundiskutado, kunkonstruado kaj kundivido, subteni la Unuiĝintajn Naciojn kaj la Mondan Organizon pri Sano ludi gvidan rolon en la administrado de la publika sano, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kadre de la Grupo 20 kaj kune estigi la homaran komunumon de sano.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio