La medicinaj materialoj de Ĉinio por helpi 18 afrikajn landojn atingis Ganaon |
2020-04-09 |
La 6-an de aprilo okazis materiala transdono en la Internacia Flughaveno Kotoka en Akrao, ĉefurbo de Ganao. La ceremonion ĉeestis pluraj laborantoj de la ĉina ambasadorejo en Ganao kaj lokaj respondeculoj. La medicinaj materialoj de Ĉinio por 18 afrikaj landoj atingis Ganaon en tiu tago. Parto de tiuj materialoj estos transportita al aliaj 17 landoj por helpi ilin batali kontraŭ COVID-19. Fotoj: Xu Zheng, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |