Brita ĉefministro Boris Johnson estis sendita al Unuo por Intensa Zorgo |
2020-04-08 |
Vespere de la 2-a de aprilo, Boris Johnson aplaŭdis medicinistojn de la Nacia San-Servo. Vespere de la 6a de aprilo, brita ĉefministro Boris Johnson, grave malsana pro COVID-19, estis sendita al la Unuo por Intensa Zorgo. Laŭ la proparolanto de Downing-Strato, nun la ĉefministro estas plenkonscia, kaj oni sendis lin al la unuo ĉefe por antaŭzorgi pri lia sano. La proparolanto diris, ke Dominic Raab, sekretario de Eksterlandaj Aferoj de Britio, provizore respondecas pri la laboro de la ĉefministro. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |