Wuhan nuligis trafikan limigon |
2020-04-08 |
Post 76 tagoj, la trafika limigo de la urbo Wuhan, la provinco Hubei, estas nuligita. Je nul horo de la 8-a de aprilo, la unua malgranda pasaĝera aŭtomobilo veturis el la urbo Wuhan, kio signifas, ke la urbo nuligis trafikan limigon, kaj la tuta trafiko laŭorde ekfunkciis. Oni devas skani du-dimensian kodon kiu montras lian aŭ ŝian sanstaton por en- aŭ eliri la urbon. Frumatene de la 8-a de aprilo, ĉe la aŭtoŝosea stacio Norda Wuhan, oni forigis barilojn. (Fotis Xiao Yijiu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua) Frumatene de la 8-a de aprilo, veturiloj trapasis la aŭtoŝosean stacion Okcidenta Wuhan. (Fotis Shen Bohan, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua) Frumatene de la 8-a de aprilo, la trajno K81 foriris el la fervoja stacidomo Wuchang. (Fotis Fei Maohua, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua) Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |