Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shanxi de Ĉinio: marĉejon de la Flava Rivero atingis someraj migrantoj
2020-04-08

Varmiĝas iom post iom kaj griza ardeo, pioniro de la someraj migrantaj birdoj, atingis la marĉejon de la Flava Rivero en Pinglu de Shanxi-provinco, norda Ĉinio. Ili faras nestojn super la riverbordo kaj beligas la pejzaĝon de printempo.




La marĉejo troviĝas ĉe la limo inter tri provincoj Shaanxi, Shanxi kaj Henan. La Flava Rivero kreis tie marĉejojn kun la totala areo de pli ol 60 kvadrataj kilometroj. La marĉejo estas sunplena kaj vent-evita. En vintro migrantaj birdoj kiel cignoj kolektiĝas tie, kaj en somero aliaj migrantaj birdoj tie reproduktiĝas.




Someraj migrantaj birdoj flugas al iu loko en printempo kaj somero, kaj tie ili faras nestojn kaj naskas idojn. En aǔtuno la birdidoj jam kreskis, do ili flugas suden al pli varma loko por pasigi la vintron. En la sekva printempo ili revenas al la sama loko por reproduktado. Pro tio, oni nomas tiujn birdojn someraj migrantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio