Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La interreta dungado lanĉis pli ol 8 milionojn da laborpostenoj unusemajne
2020-04-07


Laŭ la informo publikigita de la Ĉina Ministerio pri Homfortaj Resursoj kaj Socia Sekureco en la 2-a de aprilo, ekde la praktikado de la speciala projekto pri interreta dungado en la 20-a de marto, la nombro de lanĉitaj laborpostenoj en la unua semajno superis 8 milionojn.


Pro aktiva efektivigo de rilataj organizoj kaj diversaj partoprenantoj en ĉiuj lokoj, ĝis la 27-a de marto, 1,02 milionoj da institucioj kaj entreprenoj lanĉis 8,04 milionojn da laborpostenoj. 


Krome, de la 27-a de marto ĝis la 2-a de aprilo, la ministerio organizis specialan dungadon en kvar industrioj, nome institucio, publika servo, informada teknologio kaj restoracio. Pro tio, pli ol 2 300 entreprenoj donis 22 mil laborpostenojn. 


La speciala projekto pri interreta dungado daŭros cent tagojn, ĝis la fino de junio. Kun livero de pli ol dek milionoj da laborpostenoj, ĝi fariĝis la plej grandskala interreta dungado en la lastaj jaroj. Intertempe, en la ĉefa dungejo okazos pli ol 160 specialaj aktivecoj, kaj en 31 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) de Ĉinio estos dung-aktivecoj kun trajtoj de lokaj industrioj.


Samtempe, la projekto ankaŭ lanĉis servojn, kiel interretaj kursoj pri profesia gvidado, trejnado de kapabloj kaj diskonigo de politikoj, por servi al labor-serĉantoj, kunlabore kun diversnivelaj agentejoj pri publika dungado. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio