Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS refutis la senbazajn akuzojn pri ĉinaj datumoj
2020-04-03


La 1-an de aprilo, laŭ la loka tempo, en Ĝenevo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) okazigis regulan gazetaran konferencon pri COVID-19, dum kiu MOS refutis la senbazajn akuzojn pri ĉinaj datumoj fare de iuj amaskomunikiloj.


Michael Ryan, ĉefo de Programo pri Sanaj Krizoj de MOS, diris en tiutaga gazetara konferenco, ke fakte, kiam oni prisciis la datumojn senditajn de ĉiuj landoj kaj la nombron da similaj raportoj publikigitaj en la Korea Respubliko, Japanio, Singapuro, Ĉinio kaj Specialaj Administraj Regionoj de Ĉinio, kiel Honkongo, ĉiutage estas multaj bonegaj pruvoj sciencaj. Fakuloj el la tuta mondo okazigis 27 telefonajn konferencojn por ĝustatempe interŝanĝi informojn, en kiuj partoprenis niaj kolegoj el Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Do ni ne devas akuzi kelkajn landojn pri malkunlaboremo kaj netravidebleco, ni devas amplekse pripensi travideblecon kaj solidarecon. Ni kunlaboros kun ĉiuj landoj por akiri perfektajn datumojn, sed samtempe ni ankaŭ devas atingi ekvilibron, konsciante, ke en la nuna serioza situacio, estas tre malfacile ricevi perfektajn informojn en tre mallonga tempo. Ni ricevis multajn informojn pri esploroj de virus-disiĝo, unu el Germanio, unu el Singapuro, unu el Usono kaj kvar el Ĉinio. Do ni dankas tiujn landojn pro ilia interŝanĝo de fruperiodaj statistikoj pri propagiĝo de la viruso. Kaj ni ankaŭ komprenas, ke iuj landoj nuntempe estas en la batalado kontraŭ la epidemio por defendi vivojn, ĝuste pro tio mankas al ili tempo por kolekti tiajn datumojn."


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS rimarkigis, ke estas du punktoj por klarigi: unue, la viruso estas nova; due, tio estas la unua pandemio kaŭzita de koronviruso. Pro tio multaj faktoroj ankoraŭ ne estas konataj, inkluzive de la sensimptomaj kazoj. Do ni devas, kun malferma menso, akcepti kaj konfidi tiujn faktorojn, kaj esti pretaj por kontroli ilin. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio