UEA serĉas profesian kontrevizoron |
2020-04-01 |
UEA serĉas profesie kvalifikitan kontrevizoron (CPA aŭ simila kvalifiko, aktiva aŭ emerita laboranto por profesia revizorfirmao, aŭ posedanto de agnoskita revizora servo/ entrepreno). La kandidato devas scipovi legi Esperanton. Ne devas esti nederlandano. Ne povas havi ian oficon, postenon aŭ konsultan rilaton en UEA aŭ TEJO. Ĉiuj vojaĝelspezoj kaj restadelspezoj en Roterdamo pagotaj, kun honorario. Kandidatiĝproponojn bv. sendi al uea-prezidanto@esperanto.org (El Esperanto) Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |