Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping inspektis Anji-gubernion
2020-04-01


La 30an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la gubernion Anji en la ĉina orienta provinco Zhejiang.



Dum vizito al la vilaĝo Yucun, Xi interparolis kun vilaĝanoj kaj informiĝis pri la grandegaj ŝanĝiĝoj pro antaŭenigo de verda disvolvado.



En 2005, en ĉi tiu mont-vilaĝo, Xi, tiama kompartia estro de Zhejiang, proponis la koncepton, ke klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas netakseblaj havaĵoj.



La vilaĝo persistis en tiu koncepto dum la pasintaj 15 jaroj. Hodiaŭ la vilaĝo havas 280 familiojn kaj ĉiu loĝanto akiris enspezon de 49 598 juanoj (7 004 usonaj dolaroj) en 2019.



Forlasinte la vilaĝon, Xi iris al la mediacia centro de Anji por informiĝi kiel solvi baznivelajn sociajn disputojn.



Xi komencis sian inspektan vojaĝon en Zhejiang en la 29a de marto.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio