Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rakonto de Spomenka Štimec pri la spertoj dum la tertremo en Zagrebo
2020-03-31

Multaj demandis min: “Kiel fartas esperantistoj post la tertremo en Zagrebo la 22an de marto 2020?” Jen mia sperto:


——Spomenka Štimec



Mi loĝas en la urbocentro de Zagrebo en la mezepoka strato Nova ves. La unuaj tertremoj estis du, la unua je la 6:24, kaj post duonhoro venis la dua, iom malpli forta. Ni aŭdis fortegan bruon, kaj tuj post ĝi venis skuegoj, pro kiuj mi flugis de la lito. La bruo ne venis nur de la tertremo sed tute aparte de frakasitaj glasoj (el ses miaj belaj verdaj alzasaj glasoj la tertremo ŝatis detrui kvin, ĉampanaj glasoj aldone, glasoj por glaciaĵoj, japanaj teleroj kaj ceramikaĵoj, tekruĉoj kaj vinkruĉoj, ĉion la puŝo de la tertremo elĵetis el mia kuireja ŝranko.) La tertremo ĉe mi odoris je kuba rumo, ĉar frakasiĝis plena botelo da blanka rumo kaj aspergis la polvon.


Multaj domoj en la strato estas damaĝitaj. Ĉiuj loĝantoj elkuris surstraten en malvarman matenon en negliĝo kaj forgesis por momento la koronviruson. Mi havis mian maskon survizaĝe kaj gantojn. Poste atakis nin 90 tertremoj malpli fortaj. Se iu demandas: “Kiel vi fartas?” La respondo estas: “Mi fartas 5,50 laŭ Richter”.


Mian domon jam vizitis du arkitektoj kun kaskoj surkape, el 300 kiom nun cirkulas tra la urbo kaj inspektas la zagrebajn domojn. Post la kontrolo ili gluis sur la pordon la verdan etikedon. Tio signifas, ke oni rajtas loĝi en tiu domo.



Ĉirkaŭ 300 zagrebanoj ne rajtas loĝi en siaj domoj, ili ricevis provizoran restadon en studenta domo. Mi estas kontenta, ke mi rajtas dormi hejme kaj reordigi mian bibliotekon. El ĉiuj Esperantaj libroj la plej bonan flugkapablon havis la libro ricevita de So Gilsu Mi serĉas mian perditan Ankaŭ nia Esperanto-klubo en Vodnikova en la sufiĉe damaĝita zagreba urbocentro fartas bone.


Saluton el Zagrebo kiun ni devos rekonstrui dum venontaj jaroj. TAKE havus grandan laboron ĉe ni. Sed unue ni venku koronviruson kaj poste ni sanigu la vundojn. Granda laboro antaŭ ni.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio