Xi Jinping inspektis rekomencon de laboro en Zhejiang |
2020-03-31 |
La 29an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis rekomencon de laboro kaj produktado en la ĉina orienta provinco Zhejiang. Xi vizitis la digon Chuanshan de la haveno Ningbo-Zhoushan, unu el la plej grandaj konteneraj havenoj de la mondo, kiu pritraktis ĉirkaŭ 1 120 milionojn da tunoj da kargo en 2019. Li ankaŭ vizitis industrian parkon en Ningbo, kiu produktas pintklasajn partojn kaj muldilojn de aŭtoj. Zhejiang estas unu el la ĉefaj provincoj de eksterlanda komerco en Ĉinio. Komercistoj rapide rekomencas laboron. (el ĈRI) Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |