Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esplorado kaj produktado de vakcinoj postulas internacian kunlaboron
2020-03-30

La 26-an de marto, en la gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Xu Nanping, ĉina vicministro pri scienco kaj teknologio, diskonigis internacian kunlaboron en la batalado kontraŭ la epidemio, dirante, ke Ĉinio ĝustatempe kunhavigis virusajn informojn kaj genaron kun la mondo, kaj ĉiam persistas en efektivigo de vakcina esplorado per internacia kunlaboro.


Xu Nanping diskonigas internacian kunlaboron en la batalado kontraŭ la epidemio. 


Xu Nanping rimarkigis, ke vakcino estas ŝlosilo por venki la epidemion, kaj ĉiuj landoj atendas ĝin. Esplorado kaj produktado de vakcino estas tre malfacila kaj havas striktan postulon pri sekureco kaj efikeco, do la procezo de esplorado estas plena de necerteco. Por esplori kaj produkti tiujn vakcinojn, kiuj estas tre bezonataj de la tuta mondo kaj ŝlosilaj por kontraŭbatali la epidemion, internaciaj kunlaboroj kaj kolektado de homaj saĝoj estas ĝusta elekto.


Xu Nanping diris, ke Ĉinio ĉiam persistas en internacia kunlaboro en esplorado de vakcino. Ĉinio ĝustatempe kunhavigis virusajn informojn kaj genaron, kaj esperas, ke diversaj landoj kiel eble plej frue komencos esploradon pri vakcinoj. Nun kvin teknikaj vojoj progresas samtempe en internacia kunlaboro kaj estas malfermitaj al la tuta mondo. 


Xu Nanping diskonigis, ke ĉinaj kompanioj kunlaboras kun la usona kompanio Inovio por DNA-vakcino, kun la germana kompanio BioNTech por mRNA-vakcino kaj kun la brita kompanio GSK por rekombina proteina vakcino. Krom tio, estas multaj aliaj kunlaboroj en intertraktado. Ĝenerale, la esplorado kaj produktado de vakcinoj postulas klopodon de la tuta mondo. Tio estas la baza starpunkto de Ĉinio. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio