Ĉinio helpas 89 landojn kaj kvar internaciajn organizojn kontraŭbatali COVID-19 |
2020-03-27 |
La 25an de marto, la tria ĉina taĉmento de medicinaj fakuloj antaŭ flugo al Italio La 26an de marto Deng Boqing, vicdirektoro de la Ĉina Internacia Disvolv-Kunlabora Agentejo, diris en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke Ĉinio helpas 89 landojn kaj kvar internaciajn organizojn kontraŭ COVID-19 kaj faras la kvinan planon pri tiaj helpoj. Inter helpitoj, estas landoj severe trafataj de la epidemio, landoj malfortaj en publik-sana sistemo aŭ en preventado kaj regado de la epidemio kaj iuj internaciaj organizoj, ekzemple la Eŭropa Unio, la Afrika Unio, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ktp. Laŭ geografia distribuo, Ĉinio liveras urĝajn helpojn al 28 aziaj landoj, 16 eŭropaj, 26 afrikaj, naŭ amerikaj kaj dek sud-pacifikaj; kaj laŭ formo, estas du formoj -- helpo per medicinaj materialoj kaj per medicinaj teknikoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |