Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Refunkciis 117 buslinioj en Wuhan
2020-03-27

La 25-an de marto, laborantoj purigantaj kaj desinfektantaj busojn 


Laŭ informo de la Wuhan-a Trafika kaj Transporta Buroo en la 25-a de marto, la urbo refunkciigis 117 busliniojn. Ili inkluzivas 42 busliniojn al tri gravaj fervojaj stacioj en Hankou, Wuchang kaj Wuhan, kaj 75 al la urbocentro, okupante 30% de la tutaj buslinioj en la urbo.


Urbanoj skanas kodon en buso.


Kiam pasaĝeroj eniras buson, ili devas surporti maskon kaj ricevi kontrolon pri korpa temperaturo. Ili devas ankaŭ registri sian realan nomon kaj skani du-dimensian kodon kiu montras ilian sanstaton. Laŭ respondeculo de la buroo, antaŭ la refunkciigo de tiuj buslinioj, estis plenumitaj desinfektado de veturiloj kaj stacioj, aranĝo de aparatoj por kontroli korpan temperaturon kaj aliaj laboroj. Surrela trafiko estas administrata laŭ risko-nivelo.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio