Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo de Ĉina Esperanto-Ligo al Universala Esperanto-Asocio
2020-03-26


Estimataj samideanoj,


Lastatempe ni informiĝis el televido kaj interreto, ke propagiĝas la epidemio de COVID-19 en la mondo, kaj la situacio estas danĝera. La senkora viruso atakas niajn amikojn. Ni, ĉinaj esperantistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, maltrankviliĝas pri la bonfarto de tutmondaj esperantistoj kaj diverslandaj popoloj. Nome de ĉinaj esperantistoj, mi deziras, ke ni ĉiuj plej baldaŭ venku la epidemion kaj malfacilojn.


Ekde la Printempa Festo ĉi-jare Ĉinio lanĉis kampanjon kontraŭ la epidemio. En tiuj malfacilaj tagoj ni ricevis salutojn, prizorgojn kaj subtenojn el UEA kaj aliaj E-organizoj kaj individuoj. Ili donas al ni varmon, forton kaj fidon. La epidemio en Ĉinio estas ĝenerale regata danke al klopodoj el ĉiuj flankoj. Ni esperas, ke niaj spertoj en la traktado de la epidemio povos helpi aliajn landojn.


Mi kredas, ke ni povos plej rapide venki COVID-19. Ni ĉiutage atendas novaĵojn pri pliboniĝo de la situacio kaj deziras renkontiĝi kun niaj amikoj en Montrealo.


Chen Shi

Konstanta vicprezidanto de ĈEL

La 26a de marto, 2020




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio