Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo de Ĉina Esperanto-Ligo al brazilaj esperantistoj
2020-03-26


Estimataj samideanoj de Brazilo,


Lastatempe ni informiĝis el televido kaj interreto, ke propagiĝas la epidemio de COVID-19 en Brazilo kaj pluraj landoj, kaj la situacio estas danĝera. Ni, ĉinaj esperantistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, havas la saman senton kiel la vian kaj maltrankviliĝas pri via bonfarto. Nome de ĉinaj esperantistoj, mi deziras, ke la brazila popolo plej baldaŭ venku la epidemion kaj la malfacilaĵojn.


En la malfacilaj tagoj de la epidemio ni ricevis salutojn, prizorgojn kaj subtenojn el E-organizoj kaj individuoj el diversaj landoj, inkluzive de tiuj de Brazilo kiel la E-redakcio de Radio Rio-de-Ĵaneiro. Ili alportis al ni varmon, forton kaj fidon. La epidemio en Ĉinio estas ĝenerale regata danke al klopodoj de ĉiuj flankoj. Ni esperas, ke niaj spertoj en la traktado de la epidemio povos helpi aliajn landojn.


Chen Shi

Konstanta vicprezidanto de ĈEL

La 26a de marto, 2020




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio