Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo de Ĉina Esperanto-Ligo al Irana E-Asocio
2020-03-25


Estimataj samideanoj de Irana E-Asocio,


Lastatempe ni informiĝis el televido kaj interreto, ke propagiĝas la epidemio de COVID-19 en  Irano kaj pluraj landoj, kaj la situacio estas danĝera. La senkora viruso komencis ataki niajn amikojn. Ni ĉinaj esperantistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, havas la saman senton kiel la vian kaj maltrankviliĝas pri via bonfarto. En la nomo de ĉinaj esperantistoj, mi esprimas profundan simpation al iranaj esperantistoj. Mi deziras, ke la irana popolo precipe iranaj esperantistoj plej baldaŭ venku la epidemion kaj malfacilojn.


Ekde la Printempa Festo ĉi-jare Ĉinio kontraŭbatalas la epidemion. En tiuj malfacilaj tagoj ni ricevis salutojn, prizorgojn kaj subtenojn el E-organizoj kaj individuoj el diversaj landoj inkluzive de tiuj de Irano. Ili donas al ni varmon, forton kaj fidon. La epidemio en Ĉinio estas ĝenerale regata danke al klopodoj el ĉiuj flankoj. Ni esperas, ke niaj spertoj en la traktado de la epidemio povos helpi Iranon, kaj tio povas esti plej granda konsolo por ni.


La viruso estas nia komuna malamiko. Nun Ĉinio kaj Irano kune laboras, kaj mi kredas, ke ni povos plej rapide venki la viruson. Ni atendas ĉiutage ricevi vian novaĵon pri pliboniĝo de la situacio kaj deziras renkontiĝi kun vi en Montrealo.


Chen Shi

Konstanta vicprezidanto de ĈEL

La 25a de marto, 2020




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio