Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fondaĵoj Jack Ma kaj Alibaba helpas la tutmondan batalon kontraŭ COVID-19
2020-03-25


La 18-an de marto, oficiale publikiĝis Manlibro pri Preventado kaj Regado de COVID-19, kiu estas verkita de kelkdek fakuloj de la Unua Filia Hospitalo de Medicina Altlernejo de Zhejiang-a Universitato, iniciatita kaj financita de la fondaĵoj Jack Ma kaj Alibaba. La du fondaĵoj utiligos respektivajn avantaĝojn por liveri al alilandaj medicinistoj spertojn kaj helpojn.  


Laŭ raporto de la hospitalo, la manlibro estas verkita surbaze de la gvidilo de la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio. Post 2-monata batalo, oni verkis la manlibron, kiu inkluzivas spertojn aplikeblajn al medicinaj institucioj, precipe en kuracado de severaj malsanuloj. En la manlibro la fakuloj prezentas detalajn kaj ampleksajn solvojn pri kuracado de malsamaj pacientoj kaj pri statoj, kiuj eble aperas dum diagnozo kaj kuracado. La libro helpos aliajn landojn, kiuj nuntempe estas en la frua fazo de la epidemio.


La manlibro en la ĉina kaj angla versioj jam estis publikigita, kaj prepariĝas la itala, korea, japana kaj hispana versioj. Por helpi la tutmondajn medicinistojn, Alibaba lanĉis la retan ligilon (covid-19.alibabacloud.com). Per ĝi diverslandaj medicinistoj povas senpage elŝuti la plenan manlibron. Krome, per la interreta interŝanĝa platformo, ĉiuj medicinistoj en iu ajn loko povas koni spertojn de ĉinaj medicinistoj. Nuntempe, ĉinaj hospitaloj, inkluzive de la Unua Filia Hospitalo de Medicina Altlernejo de Zhejiang-a Universitato, estas pretaj tiu-flanke. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio