Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo de brazila E-radio al ĉina popolo
2020-03-25


Kiam la epidemio de COVID-19 minacas la tutan mondon, brazila esperantisto Fabiano Henrique sendis mesaĝon al la E-sekcio de El Popola Ĉinio nome de la Esperanta Redakcio de Radio Rio-de-Ĵaneiro. En la mesaĝo, li esprimas solidarecon al la ĉina popolo, okaze de la tutmonda epidemio de COVID-19. Li diris: “Mi deziras sanon, pacon kaj forton al vi ĉiuj. La solvo por tiu problemo estu baldaŭ trovita.”


Fabiano Henrique estas membro de la teamo, kiu redaktas kaj prezentas la Esperantajn programerojn de Radio Rio de Janeiro, li ankaǔ apartenas al la konsilantaro de tiu radiostacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio