Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS: oni ne devas kunligi la novan koronviruson kun specifa regiono
2020-03-24

La 18-an de marto, la Monda Organizo pri Sano (MOS) klarigis, ke oni ne devas nomi la novan koronviruson "ĉina viruso". 


Michael Ryan, ĉefo de Programo pri Sanaj Krizoj de MOS


Michael Ryan, ĉefo de Programo pri Sanaj Krizoj de MOS, diris en la tiutaga regula gazetara konferenco, ke la starpunkto de MOS estas tre klara. La nova koronviruso ne havas naciecon, kaj la objektoj influitaj de ĝi ne rilatas al raso, haŭtkoloro, ricaĵoj, do oni ne devas kunligi la viruson kun specifa grupo.


Michael Ryan aldonis, ke en 2009, H1N1-gripa pandemio originis en Nord-Ameriko kaj oni ne nomis ĝin "Nordamerika Gripo". Estas tre grave, ke oni devas uzi la saman metodon por nomi alian viruson. MOS alvokas, ke ĉiuj ne ligu viruson kun iu regiono por eviti “kalumnion”. Li rimarkigis, ke por kontraŭbatali la epidemion, necesaj estas kunlaboroj, respekto al faktoj kaj komuna agado.


Maria van Kerkhove, ĉefo pri tekniko de Programo pri Sanaj Krizoj de MOS, diris, ke multaj landoj helpas unu la aliajn en la batalo kontraŭ la epidemio. MOS esperas, ke la internacia komunumo montros pli da solidareco.


MOS refoje laŭdis Ĉinion pro la kontribuo al stabiligo de la tutmonda medicina provizĉeno. Ryan diris, ke la nuna internacia merkato ankoraŭ alfrontas malabundecon de bazaj medicinaj materialoj, kiel personaj protektaj uzaĵoj. La Unuiĝintaj Nacioj kaj diverslandaj registaroj faris multajn laborojn por prioritate kontentigi la bazajn postulojn de MOS kaj medicinistoj. Ĉinio multe kontribuis por pliigi produktkvanton de rilataj produktoj kaj efike certigis la tutmondan medicinan provizĉenon. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio