Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio: helpo de Ĉinio estas laŭdinda
2020-03-23


Ĉinaj medicinaj materialoj atingis Parizon. 


La 18-an de marto, Jean-Yves Le Drian, franca ministro pri eksterlandaj aferoj, rimarkigis, ke estas laŭdinde, ke Ĉinio liveris al Francio materialan helpon kaj kune kun Francio batalas kontraŭ la epidemio de COVID-19. 


Tiutage, Jean-Yves Le Drian diris en la intervjuo de franca televidstacio, ke Ĉinio donacis al Francio maskojn, gantojn kaj aliajn medicinajn materialojn, kiam la situacio de la epidemio mildiĝis en Ĉinio. La materialoj estas transportitaj al Francio en du grupoj en la 18-a kaj la 19-a de marto. 


Li rimarkigis, ke estas laŭdinde, ke Ĉinio liveris al Francio materialan helpon kaj kune kun Francio batalas kontraŭ la epidemio de COVID-19.


La 18-an, la unuaj ĉinaj medicinaj materialoj atingis la flughavenon Charles de Gaulle. 


Redaktoro: Kang Caiqi 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio