Memoraĵo de Wuhan-a flughaveno al medicinistoj |
2020-03-23 |
La Internacia Flughaveno Tianhe, en la urbo Wuhan de Hubei-provinco, centro de la epidemio de COVID-19, en Ĉinio, preparis specialan memoraĵon por danki la medicinistojn venintaj el aliaj partoj de Ĉinio, kiuj riskis siajn vivojn por kuraci infektitojn en la urbo: la 17-an de marto, 3675 medicinistoj el 41 medicinaj teamoj atingis la flughavenon por reveni hejmen, kaj ĉiu ricevis aviadan bileton speciale desegnitan por la okazo, kiun ili povos konservi kiel memoraĵo kaj “atestilo” de ilia partopreno en tiu grava misio. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Guide In China Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |