Mongolio rekomencos ĉiuflanke uzi la tradician mongolan skribon ekde 2025 |
2020-03-23 |
La 18an de marto la mongola registaro oficiale adoptis la Ŝtatan Skemon pri la Mongola Skribo (III), decidante, ke ekde 2025 Mongolio ĉiuflanke rekomencos la uzon de la hujhu-stila mongola skribo, konata ankaŭ kiel la tradicia mongola skribo. "Klopodu por venki la batalon kontraŭ la pandemio" en la tradicia mongola lingvo Laŭ ĉi tiu skemo, ekde 2025 Mongolio uzos kaj la cirilan kaj la hujhu-stilan mongolajn skribojn en siaj oficialaj aferoj por prepari ĉiuflankan uzon de la hujhu-stila mongola skribo. Pro historiaj kialoj, Mongolio forlasis la hujhu-stilan mongolan skribon en 1946 kaj ekuzis la novan mongolan skribon de la cirila alfabeto, nome la cirila mongola skribo. Ekde 2010, Mongolio pligrandigis uzon de la tradicia mongola skribo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |