Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Letero de brazila eks-prezidento Lula al ĉina prezidanto Xi
2020-03-23

Okaze de diplomatia krizo inter Brazilo kaj Ĉinio pro akuzoj faritaj de deputito Eduardo Bolsonaro kontraŭ la popolo kaj registaro de Ĉinio, brazila eks-prezidento Luiz Inácio Lula da Silva, unu el la plej respektataj kaj admirataj politikistoj en la mondo, sendis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping, per kiu li bedaŭras kaj kondamnas la konduton de la deputito, la silenton de la prezidento kaj la ministerio pri eksteraj rilatoj pri la temo, kaj atentas pri la longa amikeco inter ambaŭ popoloj, kiu estas multe pli forta kaj daŭros.



Kara prezidanto Xi Jinping,


Nome de la amikeco inter la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio, kultivita de pluraj registaroj de la du landoj dum preskaŭ kvin jardekoj, mi skribas al vi por esprimi mian kontraŭstaron al la neakceptebla agreso al via granda lando fare de deputito, kiu ankaŭ estas filo de la nuna prezidento de Brazilo.


Tia agreso, ofenda kaj frivola, kontraŭas la sentojn de respekto kaj admiro de la brazila popolo al Ĉinio. Mi kredas, ke mi esprimas la senton de tuta lando, kiun mi prezidis dum du oficperiodoj, kaj pardonpetas al la popolo kaj registaro de Ĉinio pro bedaŭrinda konduto de tiu deputito.


Kiel vi scias, influaj sektoroj de brazila socio kondamnis tiun agreson, inkluzive de la prezidantoj de parlamento kaj senato de Brazilo.


Mi bedaŭras, tamen, ke la nuna brazila registaro ankoraŭ ne faris ĉi tiun geston per diplomatiaj kanaloj kaj per la prezidento de la respubliko, Jair Bolsonaro, mem, kiu devus esti la unua tion fari. Lia silento hontigas Brazilon kaj pruvas la mallarĝecon de lia vidpunkto, kiu malestimas la veron, la sciencon, la kunvivadon inter popoloj kaj la demokration mem.


Mi aparte bedaŭras, ke ĉi tiu agreso okazis kadre de komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono, lando al kiu ĉi tiu registaro submetis brazilan eksteran politikon. Bolsonaro malgravigas la rilatojn de Brazilo kun amikaj landoj kaj sin montras kiel adoranto de prezidento Donald Trump.


Ĉi tiu registaro pasos, kiel io malpli granda ol Brazilo, sed nenio povos forviŝi la ligojn de amikeco kaj kunlaboro, kiujn ni konstruas ekde 1974, kiam tiama prezidento Ernesto Geisel restarigis diplomatiajn rilatojn inter Brazilo kaj Ĉina Popola Respubliko.


Preskaŭ ĉiuj brazilaj prezidentoj plifortigis niajn rilatojn en la plej diversaj kampoj. Mi memoras, ke, ankoraŭ en 1988, prezidento José Sarney subskribis la interkonsenton por konstruado de ĉin-brazila satelito, poste lanĉita dum la oficperiodo de prezidento Fernando Henrique Cardoso.


En 1994, Itamar Franco kaj Jiang Zemin estigis la Strategian Partnerecon inter Brazilo kaj Ĉinio, kiu estas fruktodona por ambaŭ. Ekde 2009, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Brazilo. Dum mia regado, Brazilo rekonis Ĉinion kiel merkatan ekonomion kaj ni kune konstruis BRICS-on, inaŭgurante novan ĉapitron en la monda ordo.


Antaŭ ne longe, mi esprimis mian solidarecon al la popolo kaj registaro de Ĉinio okaze de la batalo kontraŭ la nova koronviruso. Mi nun ricevas la novaĵon, ke la admirindaj klopodoj en tiu batalo rezultis en la ĉeso, por du sinsekvaj tagoj, de la virus-disiĝo en via lando. Gratulon pro ĉi tiu venko kaj daŭrigu la bataladon.


Jen la vera bildo de Ĉinio, kiun ni brazilanoj lernis admiri, en kunvivado surbaze de reciproka respekto. Lando kun kiu ni deziras konservi kaj profundigi la plej bonajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro, ankaŭ pri la batalo kontraŭ la serioza pandemio, kiu ankaŭ minacas nin.


Akceptu mian respektoplenan kaj fratan saluton, kiu etendiĝas al la tuta popolo de Ĉinio,


Luiz Inácio Lula da Silva


São Bernardo, Brazilo, 20-a de marto 2020


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Oficiala Retejo de Luiz Inácio Lula da Silva


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio