Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio, itala popolo elkore dankas vin!
2020-03-23

de Pietro Fiocchi 

    

Je la kvara matene, en Romo, mia ĉina edzino plorante vekis min por informi, ke la tuta lando estas fermita. Subite la tuta Italio iĝis “protektata zono”. En la nokto de tiu sama tago ni devis iri al flughaveno por rehejmeniĝi, al Ĉinio, post tri-jara restado en la itala ĉefurbo.


En kelkaj sekundoj, dum mi konsciis ke niaj tutaj vivaj kaj profesiaj planoj estis abrupte renversitaj, martelis en mia kapo tiu frazo, kiun jam kelkajn semajnojn mia edzino repetis al mi: “ni devas kiel eble plej rapide ekiri, baldaǔ ĉi tie okazos katastrofo. Nur la ĉina registaro povas sekurigi niajn vivojn!”. “…vi poste ne diru, ke mi pravis!”.


Ital-ĉina infano Xiao Yi admiras florantan ĉerizarbon dum “protektata loĝado” en kamparo apud Romo, la 13an de marto 2020


Ĉar mi bone konas mian edzinon, kiun mi kromnomis “ruĝa gardistino” kaj kies saĝajn konsilojn mi ĉiam tro malfrue aǔskultas, mi tute ne kuraĝis pardonpeti kaj agnoski mian stultecon. Mi haste translokiĝis kun la tuta familio al kamparo, 40 kilometrojn for de Romo, kiu en nur kelkaj horoj iĝis eta Wuhan.


Dum nia devigita “protektata loĝado” ni senĉese per televido, WeChat kaj WhatsApp-grupoj sekvas la krizan situacion en Italio, en Eǔropo, en la mondo. La ĉiutagaj novaĵoj ŝajnas al ni militaj bultenoj, kiujn la cinika kaj malamika retoriko de iuj landoj kaj amaskomunikiloj igas ankoraǔ pli dolorigaj.


Kaj la registaro kaj la homoj en Italio ne pretis por alfronti tiun ĉi defion. Konfuzo, timo, teruro kreskis tagon post tago.


En la Wechat-Grupo “ĉinaj patrinoj edziniĝintaj al italoj” oni alvokas al financa subteno por la “Nacia Instituto pri Infektaj Malsanoj Lazzaro Spallanzani” de Romo


Senditaj al ni de la ĉina registaro, ĵus atingis Italion fakulojn kaj ilojn por kuraci homojn. Ili kunlaboros kun tiuj italaj kuracistoj kaj flegistoj, kiuj ekde la komenco kun kuraĝo kaj sindonemo estis sur la frontlinio. Nun ni povas kaj devas esperi, ke ĉio pliboniĝos por ke ni revenu al normala vivo.  


Dum vere ne facila momento, ni trovis fidindajn geamikojn, inter ili certe estas ankaǔ tiuj ĉinoj, jam delonge loĝantaj en Italio.


Mi volas, ni volas elkore danki vin, ĉinajn gvidantojn kaj popolon. Viaj firmeco kaj solidareco estas laǔdindaj. Kvankam eble ni ne kapablos aǔ ne kuraĝos pardonpeti por la multaj nedecaĵoj faritaj de ni al vi, ni esperas, ke ni povos lerni gravan lecionon.


Itala patrino skribas: “Bonan tagon. Dankon al la tuta Ĉinio pro via helpo al ni.

Mi estas kortuŝita. Mi amas vin, (sekvas la nomo de la skribanta patrino).


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio