Sub la Komuna Ĉielo | Per rakonto kaj poemo sud-korea veterano kuraĝigas nin batali kontraǔ COVID-19 |
2020-03-19 |
La 17an de marto, sinjoro SO Gilsu, sud-korea veterana esperantisto kaj honora membro de UEA, sendis mesaĝon al ĉinaj esperantistoj, esprimante sian zorgon kaj subteno pri la batalo de la ĉina popolo kontraǔ la epidemio. En la mesaĝo li diris, ke ne nur la viruso estas infektema, sed ankaǔ timo infektiĝas. Li citis jenan rakonton: Pilgrimanto iris cele al Bagdado, survoje iu alia avenis. “Kien vi iras?” demandis la pilgrimanto. “Al Bagdado” “Ankaŭ mi, ni havas saman celon.” La du komencis kunpaŝadon al Bagdado. Survoje la malfrua alveninto petis al la pilgrimanto porti lin surdorse, dirante, ke li sentas doloron ĉe la kruroj. La pilgrimanto, do, portis lin sur sia dorso, kaj demandis: “Por kio vi iras al Bagdado?” “Mi estas pesto, kaj iras al Bagdado por mortigi 30,000 homojn.” “Ĉar mi helpis vin, malgrandigu la nombron de la mortontoj al 5,000.” “Bone, ĉar vi faris bonon al mi, mi mortigos nur 5,000.” “Dankon, tamen kiel mi faru, se vi ne plenumos la promeson?” “Elvoku min per tiu ĉi sekreta vorto, mi aperos antaŭ vi kaj tiam vi povos mortigi min.” Post la ripozo, la pesto rapide iris al Bagdado. La pilgrimanto fine alvenis al Bagdado, kaj trovis jam grandan katastrofon pro la pesto: en la urbo jam estis 30,000 mortintoj. La kolera pilgrimanto elvokis la peston, kaj insultis lin: “Vi rompis la promeson, kaj mi mortigos vin laŭ nia interkonsento.” “Momenton, kara sinjoro, mi mortigis nur 5,000 laŭ nia interkonsento.” “Sed jam mortis 30,000 homoj pro la pesto en Bagdado.” “Mi mortigis nur 5,000, kaj aliaj ne mortis pro la pesto.” “Kial, do, la aliaj 25.000 mortis?” “Ili mortis ne pro la pesto, sed pro la timego (konsterniĝo).”
SO Gilsu diris, ke la rakonto legita de li antaŭ 50 jaroj en iu espernanto-libro forte influis lin, de tiam li klopodas dum la vivo kuraĝigi homojn, helpi ilin konkeri timon. Per poemo li subtenas nin: Suferi tiom, kiom mi malsanas, perdi tiom, kiom mi perdas, esti laca tiom, kiom mi laciĝas, senti mankon tiom, kiom al mi mankas.
Jen venis la sezono de novaj ĝermoj kaj floroj, la orkido en verando, kiu atendis printempon, ekfloras. Kiel la lasta jaro, post kelkaj tagoj ĝi plene floros. Karaj geamikoj, post nokto venas mateno, post vintro venas printempo, ni ĉiuj plene aspiru la esperoplenan printempon! Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |