Italoj ludis la nacian himnon de Ĉinio |
2020-03-18 |
La 14-an de marto, en Romo kaj Milano de Italio, oni ludis la nacian himnon de Ĉinio Marŝo de la Volontuloj kaj kriis "Grazie Cina!" (Dankon, Ĉinio!). Tio ricevis aplaǔdon de aliaj lokanoj. Laǔ rilata raporto, la 10-an de marto, la itala registaro ekefektivigis limigon de trafiko tutlande kaj postulis, ke civitanoj laǔeble restu hejme. Sekve italoj lanĉis diversajn interagojn, inkluzive de "balkona koncerto je la 18-a horo", por kuraĝigi unuj la aliajn. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |