Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio interrete dividis spertojn pri regado de la epidemio kun pacifikaj insullandoj
2020-03-17


La 10-an de marto Geng Shuang, proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diskonigis en tiutaga regula gazetara konferenco, ke fakuloj de Ĉinio kaj insullandoj en pacifikaj regionoj okazigis videokonferencon por interŝanĝi informojn pri la batalo kontraǔ la epidemio kaj spertojn pri preventado kaj regado.


Laŭ Geng Shuang, posttagmeze de la 10-a de marto, oficialuloj de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj Nacia Komisiono pri Sano, kune kun fakuloj pri sano okazigis videokonferencon por interŝanĝi informojn pri la batalo kontraŭ la epidemio kaj spertojn pri preventado kaj regado. La videokonferencon ĉeestis registaraj oficialuloj kaj fakuloj pri sano de 10 landoj, nome Kuk-Insularo, Fiĝio, Kiribatio, Federitaj Ŝtatoj de Mikronezio, Njuo, Papu-Nov-Gvineo, Samoo, Salomonoj, Tongo kaj Vanuatuo. 


Geng Shuang diris, ke post ekapero de la epidemio de COVID-19, Ĉinio, adoptas malferman, travideblan kaj respondecan sintenon, ĝustatempe raportas informojn al koncernaj landoj kaj regionoj, inkluzive de insullandoj en pacifikaj regionoj, respondas demandojn de ĉiuj partioj kaj plifortigas kunlaborojn kun la internacia komunumo por kunkonservi publik-sanan sekurecon regionan kaj tutmondan. La registaroj kaj popoloj de insullandoj donis subtenon kaj helpon al la ĉinaj registaro kaj popolo por batali kontraŭ la epidemio, pri tio Ĉinio estas dankema.


Geng Shuang rimarkigis, ke nuntempe la epidemio propagiĝas en multaj lokoj de la mondo kaj plifortigo de internacia kunlaboro fariĝas pli kaj pli grava. Ĉinio donas grandan atenton al la defioj alfrontataj de pacifikaj insullandoj kaj volas daŭre, laŭ iliaj bezonoj, helpi ilin por kune venki la epidemion kaj antaŭenigi konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio