Novaj reguloj por alveno en Pekino el ekster ĉina ĉeftero |
2020-03-17 |
Pekina registaro anoncis novajn regulojn por eniro en la ĉinan ĉefurbon, kiuj validas ekde pasinta lundo, la 16an de marto: - Ĉiuj flugoj el eksterlando, partoj de Ĉinio nome Honkongo, Makao kaj Taiwan alvenas en ekskluziva terminalo T3-D de la Ĉefurba Flughaveno (PEK); - La flugoj planitaj por la nova flughaveno en Daxing (PKX) ankaŭ alvenas en T3-D de Ĉefurba Flughaveno (PEK); - Ĉiuj pasaĝeroj alvenintaj per tiuj flugoj ne rajtas elaviadiliĝi laŭplaĉe. Ili estos transportitaj, per specialaj busoj, post rapida kuracista inspekto, al kontrola centro ĉe "Ĉina Internacia Ekspozicia Centro", ĉirkaŭ 8 km for de la flughaveno; - En la kontrola centro, pasaĝeroj ricevos novan medicinan inspekton kaj temperaturkontrolon, kaj devos raporti pri siaj pasintaj vojaĝoj kaj san-stato; - Pasaĝeroj kun simptomoj de COVID-19 estos transportitaj al loka hospitalo por kuracado kaj kvaranteno; - Sensimptomaj pasaĝeroj estos transportitaj al hoteloj elektitaj de la loka registaro por plenumi devigan 14-tagan kvarantenon, kun proksimuma kosto de 850 usonaj dolaroj po homo po kvaranteno (pagota de la vizitanto); - Pasaĝeroj en transito aŭ komercaj vojaĝoj, kiuj restos en Ĉinio dum malpli ol 14 tagoj, estos testitaj pri COVID-19 kaj restos en hotelo ĝis la konfirmo de negativa rezulto de la testo. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: komuniko de Brazila Ambasado en Pekino Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |