Medicinistoj de ĉina packonserva infanterio senpage servis en Sud-Sudano |
2020-03-16 |
La 7-an de marto, laŭ la loka tempo, medicinistoj de la sesa ĉina packonserva infanterio al Juba, Sud-Sudano estigis portempan kuracejon en la Reĝina Vilaĝo por servi al lokanoj. Ili demandis malsanulojn, faris korpo-ekzamenon, diagnozon kaj kuracadon. La medicinistoj ankaŭ diskonigis al lokanoj informojn pri preventado kaj bridado de COVID-19 kaj disdonis al ili ofte uzatajn medikamentojn. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |