Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La epidemio de COVID-19 estos “la unua bridebla pandemio en la historio”
2020-03-16

En la 9-a de marto ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom diris, ke la epidemio de COVID-19 jam aperas en pluraj landoj, kaj la minaco de la tutmonda pandemio "fariĝis tre reala". 


Tedros diris en la regula gazetara konferenco, ke kvankam la situacio estas severa, la epidemio estos "la unua bridebla pandemio en la historio. Plej fundamente estas, ke ni ne lasas la viruson senbride propagiĝi." Li diris: "Ni havas grandegan avantaĝon. La decidoj faritaj de ni -- registaroj, entreprenoj, komunumoj, familioj kaj individuoj -- povas efiki sur la epidemion." 


Tedros diris, ke la nombro de infektitoj kaj tiu de trafitaj landoj kaj regionoj daǔre kreskas, sed la propagiĝo de la epidemio estas malekvilibra en la mondo. Malsamaj landoj devas alpreni specifajn rimedojn. Nun oni ne devas elekti nur bridadon de la epidemio aǔ malrapidigon de ĝia propagiĝo, kaj devas samtempe efektivigi ilin ambaǔ. 


Li refoje emfazis, ke ju pli frue ekagi, des pli efike malrapidigi la propagiĝon de la viruso. Plej multaj infektitoj resaniĝos, ekzemple pli ol 70% de pli ol 80 000 ĉinaj pacientoj resaniĝis kaj elhospitaliĝis. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio