Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĵurnalista Asocio de Ĉinio kondamnas subpremon kaj diskriminacion de Usono al ĉinaj ĵurnalistoj
2020-03-13

Dum la lastaj jaroj, Usono alprenis kelkajn diskriminaciajn rimedojn al ĉinaj amaskomunikiloj kaj ĵurnalistoj en Usono. Tio plene malkaŝis, ke la tiel nomata "libereco de gazetaro" de Usono sekvas "du malsamajn normojn" kaj estas tirana konduto.


Senĉese pliiĝis subpremo al ĉinaj mediatoj


La 18an de februaro 2020 la usona Ŝtata Konsilantaro anoncis, ke la novaĵagentejo Xinhua kaj aliaj kvar ĉinaj mediatoj en Usono estas difinitaj kiel "eksterlandaj misioj", kaj ili devas prezenti informojn pri laborantoj kaj nemoveblaĵoj.


La 2an de marto 2020 la usona Ŝtata Konsilantaro anoncis, ke ekde la 13a de marto la nombro de laborantoj en la kvin ĉinaj amaskomunikiloj difinitaj kiel "eksterlandaj misioj" devos reduktiĝi 60, je 40%. Tio signifas, ke Usono aliforme elpelas ĉinajn ĵurnalistojn.


Diskriminaciaj politikoj pri enir-vizoj por ĉinaj ĵurnalistoj


Usono nur permesas unufojan eniron de ĉinaj ĵurnalistoj en Usonon, dum Usono donas plurfojajn enir-vizojn al ĵurnalistoj de aliaj landoj kaj regionoj.


Ekde 2018 Usono komencis malfaciligi vizpetojn de ĉinaj ĵurnalistoj kaj kreskigi la postulon pri materialoj. Krom la kutimaj, ĉinaj ĵurnalistoj devas sendi multajn aliajn materialojn, ekzemple, kontoj en sociaj retejoj, registroj pri vojaĝoj ekster Ĉinio en la pasintaj 15 jaroj, informoj pri kompanioj registritaj en Usono kaj iliaj organiz-framoj kaj sociaj rilatoj de la ĵurnalistoj.


Limigo de raportado de ĉinaj ĵurnalistoj en Usono


Usono forigis iujn ĉinajn ĵurnalistojn el listoj de invititoj por malgrandskalaj eventoj aŭ ekskludis ĉinajn ĵurnalistojn el raportado pri tiuj eventoj, je la preteksto "pleneco de personaro". Ĉar iuj ĉinaj amaskomunikiloj estis difinitaj kiel "eksterlandaj misioj", estas malfacile por ili intervjui en Usono, kaj multaj homoj ne volas ricevi intervjuojn de ĉinaj amaskomunikiloj.


La Ĵurnalista Asocio de Ĉinio esprimas fortan kondamnon kaj firman opozicion al la supre menciitaj agoj de Usono kaj serioze alvokas Usonon tuj ĉesigi la politikan subpremon bazitan sur malvarm-milita penso kaj ideologia antaŭjuĝo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio