Du insuletoj de Maldivoj estas fermitaj pro la epidemio de COVID-19 |
2020-03-13 |
La 8-an de marto, la registaro de Maldivoj alprenis rimedojn por limigi homajn aktivecojn sur feri-insuloj, inter kiuj du estis fermitaj al turistoj. Vespere de la 7-a de marto Abdullah Amin, ministro pri sano de Maldivoj, diris en gazetara konferenco, ke du eksterlandaj dungitoj de Kuredu-Insula Feriejo estis testitaj por la nova koronviruso kaj la rezultoj estas pozitivaj. Tio estas la unua konfirmita kazo de COVID-19 en Maldivoj. Laŭ donitaĵoj de la Ministerio pri Turismo de Maldivoj, nuntempe sur la insulo Kuredu estas pli ol 1 400 homoj, inkluzive de 709 turistoj kaj 728 laborantoj. Laŭraporte, la insulo estas fermita. Laŭ raporto de la Agentejo pri San-Protekto de Maldivoj en la 8-a de marto, iu italo sur Batala-insulo havas simptomon de COVID-19, kaj ankaŭ la insulo estas limigita por turismo. Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |