Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel ne-koronvirusaj malsanuloj aĉetas medikamentojn aŭ vizitas kuracistojn en Wuhan?
2020-03-12

Por preventi kaj bridi la epidemion urbanoj de Wuhan malofte eliras el sia domo. Sed tiuj loĝantoj, kiuj havas kronikajn malsanojn, devas preni medikamentojn ĉiutage. Kiel oni garantias iliajn ĉiutagajn kurac-bezonojn dum la epidemio? Laŭraporte, wuhan-aj loĝantoj povas prezenti siajn postulojn pri medikamentoj al la komunumo, kiu aranĝas laborantojn aŭ volontulojn aĉeti medikamentojn por ili. Nuntempe funkcias 50 podetalaj apotekoj en Wuhan: en ĉiu distrikto de la urbocentro estas almenaŭ 4, kaj en ĉiu nova distrikto -- almenaŭ 2. Tiuj apotekoj liveras medikamentojn kontraŭ 10 malsanoj, inkluzive de hipertensio, diabeto kaj Parkinson-malsano.


Laboranto de komunumo aĉetas medikamentojn por loĝantoj en Wuhan. (Fotis Su Feng)


Samtempe, multaj hospitaloj en Wuhan rekomencis aŭ baldaŭ rekomencos klinikan kuracadon de ne-koronvirusaj pacientoj. Laŭ He Peng, vicdirektoro de la Medicina Sekcio de la Sesa Hospitalo de Wuhan, la hospitalo iom post iom akceptas pacientojn ekde la 8-a de marto. Li avertis, ke en la hospitalo ankoraŭ estas pacientoj de COVID-19. Kiam ne-koronvirusaj pacientoj vizitas la hospitalon, ili devas surporti maskon kaj ne povas ĉirkaŭiri tra la hospitalo.


Paciento atendas por viziti kuraciston en la Sesa Hospitalo de Wuhan. (Fotis Su Feng)


Paciento prenas medikamentojn en la Sesa Hospitalo de Wuhan. (Fotis Su Feng)


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio