Scienco en Epidemio | Rapida testo por COVID-19 |
2020-03-12 |
Lastatempe la esplor-grupo Yefeng sub la teamo gvidata de la fakulo Zhong Nanshan publikigis artikolon en la reta Ĵurnalo de Medicina Virusologio. Ĝi priskribas disvolvadon de IgM-IgG-a antikorpa testo kaj ĝian aplikadon en klinika diagnozo de la novkoronvirusa infektiĝo. La testo estas plenumata per guto da sango en ĉirkaŭ 15 minutoj. Tio multe mallongigas la tempon de la testo, ĉar la nuna nukleacida testo postulas 3-4 horojn. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |