Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
72 librejoj aliĝis al la mend-platformo Meituan
2020-03-11


En menda platformo aĉeteblas ankaŭ “mensaj manĝaĵoj”! Pekino kaj la mend-platformo Meituan estigis interkonsenton pri la plano “Librejo plus Meituan-platformo”. 72 librejoj en Pekino fariĝis la unuaj entreprenoj en Meituan-platformo, kiu donas al tiuj librejoj senpagan enirservon, subvencion pri retumado kaj aliajn subtenojn. 



Pro la epidemio, ĉirkaŭ 80% de la librejoj fermiĝis. Por pliigi enspezojn kaj daŭre havigi al si klientojn, multaj librejoj funkciigas retan vendejon. Tamen tio estas senprofita.


Por tiu kunlaboro, Meituan malfermis vendplatformon por tiuj librejoj, permesas ilin senpage eniri kaj malaltigas iliajn serv-kotizon. Laŭ Meituan, la librejoj nur pagas 4% + 4 juanojn kiel la serva kotizo de loĝistika kosto kaj aliaj komercaĵoj, ekz. kulturaj kreaĵoj, skribiloj, manĝaĵoj ktp.


Post eniro de la librejoj en la platformo, Meituan lanĉos serion da subtenoj por faciligi vendadon de libroj. Konsumantoj povos aĉeti libron en hejmo samkiel mendi manĝaĵon. Rezulte de tio, Meituan kaj la librejoj kunprofitos. Librovendado fariĝos nova kaj grava parto de entreprenado de Meituan por allogi pli multajn klientojn kaj pliigi enspezojn.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio