Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS: konfirmitaj kazoj de COVID-19 en la mondo superis 110 mil
2020-03-11

Laǔ retejo de la usona televida kanalo CNBC, oficisto de Monda Organizo pri Sano (MOS) diris en la 9-a de marto, ke pro rapida propagiĝo de COVID-19 en la mondo, kreskas la risko ke la epidemio fariĝos la tutmonda.


Laǔ la raporto, kvankam en Ĉinio malrapidiĝas la propagiĝo de la epidemio, en aliaj landoj infektitoj rapide multiĝas. En pli ol 100 landoj estas entute pli ol 111 mil infektitoj.


Laǔ la usona universitato Johns Hopkins, la Korea Respubliko havas ĉirkaŭ 7 500 kazojn kaj estas la lando kun plej multaj infektitoj ekster Ĉinio. Sekvas la Korean Respublikon Italio kaj Irano. Ĝis antaǔtagmezo de la 9-a de marto, la nombro de infektitoj en ambaǔ landoj respektive superis 7 000. Ĝis la 19-a horo de la 8-a de marto, Usono konfirmis 572 kazojn en almenaǔ 30 ŝtatoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio