Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio helpas Kamboĝon en krudmaterialoj de vestoj
2020-03-11


Pro la epidemio de COVID-19, kamboĝa vesto-fabrika industrio alfrontas mankon de krudmaterialoj. Raportisto informiĝis de la Ĉina Ambasadorejo en Kamboĝo en la 8-a de marto, ke Ĉinio helpas Kamboĝon solvi la demandon kaj granda nombro da krudmaterialoj sinsekve atingos la landon.


Kelkaj kompanioj, kiel la Ĉina COSCO-Transporta Grupo, la Orienta Transmara Kontenera Kompanio kaj la Ĉina Korporacio pri Eksterlanda Komerco kaj Transportado, kunlaboras por certigi, ke la krudmaterialoj atingu Kamboĝon unuj post aliaj. La unua ŝipo entenanta pli ol 60 kontenerojn da krudmaterialoj jam atingis la landon la 9-an de marto.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio