78 milionoj da kamparano-laboristoj revenis al laborejoj en urboj |
2020-03-11 |
La 29-an de februaro kamparano-laboristoj entrajniĝis en la urbo Yantai de la provinco Shandong. La 7-an de marto, Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro pri Kuna Preventado kaj Regado okazigis gazetaran konferencon pri kamparano-laboristoj. Shang Jianhua, estro pri kamparano-laborisoj de Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco de Ĉinio, diris, ke nun kamparano-laboristoj revenas al siaj laborejoj. Ĝis nun 78 milionoj da laboristoj jam revenis de kamparo al urboj, je 60% de la kamparano-laboristoj, kiuj hejmeniris dum la ĉi-jara Printempa Festo. Plejparto de ili laboras en regionoj ĉe la deltoj de Jangzi-rivero kaj Perl-rivero. Revenis al laborejoj 70% de kamparano-laboristoj en la provincoj Guangdong kaj Zhejiang, kaj 60% de tiuj en Jiangsu-provinco. Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |