Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj fakuloj atingis Irakon por helpi lokan batalon kontraŭ COVID-19
2020-03-11

Ĉinaj fakuloj atingis Irakon. 


Vespere de la 7-a de marto, fakula teamo sendita de la Societo de Ĉina Ruĝa Kruco atingis Irakon por subteni la batalon de mezorientaj landoj kontraŭ COVID-19. 


La teamo flugis de ĉina Kantono al Bagdado per ĉartita aviadilo de Irako, kunportante virus-testilojn, tradiciajn ĉinajn medikamentojn kaj aliajn medicinajn aparatojn. 


La sep-membra teamo restos unu monaton en Irako por helpi la irakan registaron bremsi la epidemion kaj fari testadon, kuracadon kaj aliajn laborojn. 


La 7-an de marto, ĉinaj fakuloj atingis Irakon. 


Ai Hexu, arabalingva instruisto de la Guangdong–a Universitato pri Eksterlandaj Studoj kaj interpretisto de la teamo, sentis honoron, per sia profesia scio, kontribui por la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la helpo al Irako montras la respondecon de Ĉinio, kiel granda lando, kaj ĝian praktikan agadon por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. 


La 7-an de marto, fakula teamo atingis Irakon. 


La 29-an de februaro, kvin ĉinaj fakuloj, senditaj de la Societo de Ĉina Ruĝa Kruco, atingis Iranon por helpi la bridadon de la epidemio. La 25-an kaj la 26-an de februaro la ĉina ambasadorejo kaj ĉinaj kompanioj en Irano respektive donacis la lando 250 000 maskojn kaj 5 000 virus-testilojn. La 6-an de marto, Jack Ma, fondinto de la grupo Alibaba, donacis al Irano unu milionon da maskoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio