Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina popolo ne bonvenigas tiujn, kiuj uzas rase diskriminaciajn vortojn kaj malice kalumnias kaj atakas Ĉinion
2020-03-11

En la 3-a de februaro, la ĵurnalo Wall Street Journal publikigis artikolon titolitan "Ĉu Ĉinio estas la Vera Malsanulo de Azio?", kiu makulis la klopodojn de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo en batalo kontraŭ la epidemio. Pri tio la proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke tio rezultis en indigno kaj kondamno flanke de la ĉina popolo kaj la internacia komunumo.


Laŭ la proparolanto, la ĉina flanko postulis seriozan traktadon kun la ĵurnalo Wall Street Journal kaj klarigis sian pozicion. Ĉinio postulis, ke la ĵurnalo rekonu la seriozecon de sia eraro, oficiale petu pardonon kaj respondecigu la koncernajn homojn. Samtempe, la ĉina flanko rezervas al si la rajton enkonduki pliajn agojn, tamen estas bedaŭrinda la nereago de la ĵurnalo Wall Street Journal, kiu ĝis nun simple elturniĝis kaj rifuzas agnoski sian respondecon. La ĵurnalo nek oficiale pardonpetis nek informis la ĉinan flankon pri tio, kion ĝi planis traktadi kun koncerna persono.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio