Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio: la aserto pri ĉina pardonpeto estas absurda
2020-03-10

La 5-an de marto, en la regula gazetara konferenco de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, proparolanto Zhao Lijian refutis la opinion de usona novaĵ-programa prezentisto, la lasta en sia programero diris, ke Ĉinio devas pardonpeti pro la epidemio de COVID-19. Zhao diris, ke la aserto de tiu prezentisto estas senbaza kaj neprudenta. En la batalo kontraǔ la epidemio, Ĉinio enkorpigis la respondecon, kiun granda lando respondeca devas havi.


Zhao diris, ke la aserto de tiu prezentisto estas absurdaj kaj ridindaj, kaj malkaŝis liajn arogantecon, antaŭjuĝon kaj sensciecon pri Ĉinio. Pri tio Zhao emfazis jenajn punktojn:


La unua estas, ke la epidemio estas la publika malamiko de la homaro. Infektitoj en ĉiuj landoj estas viktimoj. Kial unu devas peti pardonon de aliaj? Monda Organizo pri Sano (MOS) plurfoje emfazis, ke malhonorigo estas pli danĝera ol la viruso. Nun, diverslandaj popoloj kune klopodas por batali kontraǔ la epidemio. En tiu momento, iuj cirkuligas la nelogikan onidiron. Kian intencon ili havas?


La dua estas, ke la diraĵo pri "Ĉina pardonpeto" estas senbaza kaj neprudenta. La origino de la viruso ne estas konfirmita. De kie ajn la viruso venas, Ĉinio, samkiel aliaj landoj, estas viktimo de la viruso kaj ĉiuj landoj alfrontas la defion de propagiĝo de la epidemio. En 2009, la gripo H1N1 eksplodis en Usono, propagiĝis al 214 landoj kaj regionoj kaj kaŭzis morton de almenaǔ 18 449 homoj. Kiu postulis pardonpeton de Usono?


La tria estas, ke la batalo kontraǔ la epidemio de Ĉinio enkorpigis la respondecon, kiun respondeca granda lando devas havi. Ĉinaj forto, efikeco kaj rapideco en preventado kaj bremsado de la epidemio ricevis vastan aplaǔdon de la internacia komunumo. La ĉina popolo multe sin dediĉis kaj kontribuas por la sano kaj sekureco de la tutmondaj popoloj. Gvidantoj de pli ol 170 landoj kaj estroj de pli ol 40 internaciaj aǔ regionaj organizoj, per leteroj, telefonoj aǔ deklaroj, esprimis al Ĉinio siajn konsolon kaj subtenon. Ili alte taksas ĉinajn rimedojn, kiuj efike bridis propagiĝon de la epidemio, kaj kontribuon al la mondo. Ĝenerala direktoro de MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus rimarkigis, ke Ĉinio per efikaj rimedoj bone bridis la propagiĝon de la epidemio, ĉu enlande, ĉu eksterlande, kaj donas spertojn al aliaj landoj por kontraǔbatali la epidemion.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio