Stabile kreskas la populacio de sovaĝaj bestoj kaj plantoj en Ĉinio |
2020-03-10 |
La 3-a de marto estas la 7-a Internacia Tago por Sovaĝa Vivo. Ĉijara temo estis “Konservi ĉiun vivaĵon sur la Tero”. Tiu-tage estis lanĉita en Ĉinio aktiveco por la tago. Laǔ informo el la Ĉina Administracio de Forstumo kaj Herbejo, en la lastaj jaroj Ĉinio efektivigis sisteman projekton pri savado de pereontaj specioj, kio ŝanĝis la tendencon de senĉesa malkresko de endanĝerigitaj sovaĝaj bestoj, inkluzive de granda pando, azia elefanto kaj tibeta antilopo, kaj kreskigas la populacion de sovaĝaj plantoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |