Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vivo sur interreto en Ĉinio
2020-03-10

Kiam homoj restas hejme por preventado kaj bridado de COVID-19, ilia vivmaniero rapide ŝanĝiĝas al la interreta.


Kreskas interreto kaj diversaj aplikaĵoj. Perinterretaj laborado, studado, amuziĝo, korpo-ekzercado... ĉio utilas por kreemaj homoj altigi vivefikecon kaj malenuigi.



Maldekstre, en la urbo Tengzhou en la provinco Shandong de orienta Ĉinio, biologia instruisto perinterrete gvidas lernadon de mezlernejanoj. Dekstre, pro prokrastado de la nova semestro, lernanto en la urbo Fuzhou de la provinco Fujian de sudorienta Ĉinio, lernas hejme per interreta kurso.


Horloĝdirekte de maldekstre: laboristoj pakas legomojn menditajn interrete en Hohhot de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio; laboristo donas legomojn al loĝanto en Hohhot; laboranto sendas sakon da legomoj al familio en kvaranteno en Hefei de la provinco Anhui de orienta Ĉinio; volontulo de Hefei diskonigas la prezon de kokaĵoj en Wechat-grupo.


Juĝisto de la Supera Popola Kortumo de Liaoning-provinco laboras hejme kaj diskutas pri kazo kun sia kolego per video.


Maldekstre, ĉina tablotenisisto Zhang Jike per la platformo Douyin prezentas movludon, kiu postulas, ke ludanto movu sian korpon por eviti virtualan viruson. Meze, virino praktikas jogon hejme. Dekstre, korpoekzerca trejnisto faras gvidadon per Douyin.


Videoj pri kuirado en Douyin. Dum la epidemio, homoj longe restas hejme, do videoj pri kuirado estas tre popularaj.


Horloĝdirekte de maldekstre: Dali el Nord-Makedonio perinterrete lernas ludon de gitaro en sia hejmo en Changchun de la provinco Jilin de nordorienta Ĉinio; afiŝoj de la filmo Perdita en Rusio, kiu estis lanĉita en la platformo Douyin; en Pekino iu ludanto partoprenas en konkurso de Gloro de Reĝoj (Honor of Kings).


Lei Jun, fondinto de la kompanio MI, diskonigas la plej novan poŝtelefonon Mi 10 per rekta dissendo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio