Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda opinisondado: Fido al la ĉina registaro daŭre okupas la unuan lokon
2020-03-09

Zhang Ming, ĉefo de Ĉina Misio al la Eŭropa Unio


La 3an de marto en la biblioteko Solvy en Bruselo de Belgio la internacia kompanio Edelman okazigis pintkunvenon pri fido. La kunvenon ĉeestis ĉina ambasadoro kaj ĉefo de Ĉina Misio al Eŭropa Unio (EU) Zhang Ming, eksa dana ĉefministro Helle Thorning-Schmidt, kaj delegitoj el organizoj de EU, diplomatiaj institucioj de diversaj landoj al EU, eŭropaj kompanioj, pensbankoj kaj amaskomunikiloj.



Edelman estas la monde plej granda kompanio pri publikaj rilatoj kaj konsultado. La pintkunveno pri fido -- ĝia ĉefa agado -- okazis en la sinsekvaj 20 jaroj. En la ĉi-foja kunveno estis publikigita la raporto "Fidobarometro de Edelman 2020". La rezulto de ĝia opinisondado pri fido el 34 mil homoj en 28 ĉefaj ekonomioj montras, ke la elcento de la fido de la ĉina popolo al ĝia registaro kalkuliĝas al 82, en la unua loko dum la sinsekvaj tri jaroj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat






(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio