Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio decidis donaci al MOS 20 milionojn da usonaj dolaroj
2020-03-09

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS (maldekstre)


La 7an de marto Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto en ĝeneva oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, renkontiĝis kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS). Chen diris, ke la ĉina registaro decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al MOS por subteni ĝin estigi internacian kunlaboron kontraŭ COVID-19, altigi kapablon de evoluantaj landoj trakti la epidemion kaj plifortigi disvolvadon de publika sansistemo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio