Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: la diraĵo "la nova koronviruso estas ĉina viruso" estas tre malrespondeca
2020-03-06


La 4-an de marto, Zhao Lijian, proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en la regula gazetara konferenco, ke iuj amaskomunikiloj malrespondece diris, ke la nova koronviruso estas "ĉina viruso", pri kio Ĉinio firme oponas. La origino de la viruso ne estas konfirmita kaj nuntempe la internacia komunumo devas kunlabori kaj kuntrakti la epidemion.


Zhao diris, ke oni daŭre priesploras la originon de la viruso. Monda Organizo pri Sano (MOS) plurfoje rimarkigis, ke COVID-19 estas tutmonda malsano kaj ĝia origino ne estas trovita. Nun oni devas enfokusiĝi al la batalo kontraŭ la epidemio kaj eviti la diraĵojn malhonori regionon. MOS nomis la novan koronviruson COVID-19 pro tio, ke ĝi ne rilatas al iu ajn regiono aǔ lando. Zhong Nanshan, fakulo pri spirmalsano kaj membro de Ĉina Akademio de Inĝenierado, montris, ke kvankam la epidemio eksplodis en Ĉinio, la viruso ne certe originas el Ĉinio.


Zhao diris: "Ni devas kune kontraǔstari 'informan viruson' kaj 'politikan viruson'." Iuj amaskomunikiloj senbaze asertas, ke la nova koronviruso estas "ĉina viruso". Ili havas malican intencon kulpigi Ĉinion kiel la origino de la viruso.


Li emfazis, ke COVID-19 estas tutmonda defio. La internacia komunumo devas kune trakti la epidemion kaj kune rezisti al famoj kaj antaǔjuĝoj. “Fronte al la epidemio, ni bezonas sciencon, racion kaj kunlaboron kaj devas venki malklerecon per scienco kaj rezisti al antaǔjuĝoj per kunlaboro.”


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio