Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio dankas 62 landojn kaj sep internaciajn organizojn pro iliaj helpoj
2020-03-06

Rizo 200-tuna el la birma registaro al Ĉinio


La 5an de marto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por diskonigi internacian kunlaboron en la kontraŭbatalo al la epidemio de COVID-19.


Ma Zhaoxu, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke ĝis la 2a de marto, 62 landoj kaj sep internaciaj organizoj donacis al Ĉinio maskojn, protektajn kostumojn kaj aliajn urĝe bezonatajn aĵojn kontraŭ la epidemio. Ĉinio ricevis rizon el la birma registaro, brunan teon el Srilanko, 30 mil ŝafojn el Mongolio, maskojn el ĉiuj hospitalaj stokejoj de Pakistano.


Ma diris ankaŭ: "Ni ĉefe dependas de niaj propraj fortoj por trakti la epidemion, kaj ni sincere dankas helpojn de la internacia komunumo. La epidemio estas portempa, tamen amikeco kaj kunlaboro longe daŭras. La ĉina popolo ĉiam memoros la simpation kaj subtenon el la internacia komunumo."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio