Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sub la Komuna Ĉielo | Germana instruisto parolis pri la batalo de Ĉinio kontraŭ COVID-19
2020-03-06

Marco en butikumcentro


Marco, germana instruisto loĝanta en Ĉinio, parolis pri la agadoj de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio de COVID-19. Ĉinio adoptis serion da rimedoj, inkluzive de limigo de trafikoj inter-provinca kaj urbaj, fermita administrado de kvartaloj kaj plifortigo de kontrolado de en- kaj elirantoj.


Donis al li profundan impreson la fakto, ke plejparto de ĉinoj priatentas kaj konas la epidemion kaj aktive sekvas rilatajn metodojn por kontraŭbatali la epidemion. Tio devas esti ŝuldata al la ĉina registaro pro ĝiaj ĝustaj kaj malfermaj informoj pri la epidemio. Por bridi propagiĝon de la epidemio, ĉinoj portas maskojn kaj ricevas kontrolon de korpa temperaturo en publikaj lokoj.


Marco servas kiel instruisto de la germana lingvo en mezlernejo de la urbo Yiwu, sudorienta Ĉinio. Kvankam li tre atandas reveni al lernejo, li pensas, ke prokrasto de la nova semestro estas grava rimedo por preventado kaj bridado de la epidemio.


Nuntempe, la ĉina registaro alprenis multajn rimedojn por bridi la epidemion. Marco kredas, ke la nuna situacio evidente pliboniĝos en la venontaj semajnoj.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio